Libereco in Esperanto by Gerrit Berveling

Libereco

Se liberi signifas: silentu do vi ĉar mi ion devas diri

Se liberi signifas: vi post barilojn, ĉar tiam ni ne plu
devos timi pro tuta via ali-estado, ali-agado,
ali-neagado

Se liberi signifas: la tagon morgaŭan strikte difini,
lasante la hodiaŭon iom malpli esti propra tago

Se liberi signifas: ŝlosi la pordojn kaj ekrane libere
rigardi kio devas sekure esti forigata

Se liberi signifas: ĉiam dormi kviete ĉar la langon
perforte oni rabis al aliuloj

Se liberi signifas: manĝi kiam kaj kion ni volas sed
forĵeti la ŝelojn en la gazetojn kie la malsato estas
prinegata

Se liberi signifas: ne bezoni kompreni kio min faris
libera, tenas libera, kio min en mia liber’ ĉiutage
prenas kaptita

Se libereco signifas: atendi ĝis la alia min liberigu
el timoj pri kiuj sankte mi fidas

Se libereco plastras miajn pensojn Se libereco
ĉirkaŭ mi ĉie ĉirkaŭe kaj en mi blovadas,
sed por vi nenio kapteblas

Se libereco min ŝirmas kontraŭ viaj ideoj kiuj por
mi estas tro fremdaj

Se libereco ŝajnas por mi tiel logike hodiaŭ, kaj vi
ne scias kion ĝi signifas

Tiam libero estas blazono por mi kaj mono
perdita por vi Tiam libero estas vanta kaj vana

Sed eble mi havas la liberon por – kompreneble
kun aprob’ reciproka –
el mia liber’ rave luksa portempe au por tempo
pli longa ion cedi al vi por el mia sufoka libero
vin liberigi

Marion Bloem

Esperanto translation by Gerrit Berveling
From original poem “Vrijheid” (Freedom) by Marion Bloem